Luko strebas malfuŝi en Eŭropo, BEJO-Ataŝeo

Tiu cxi blogero rilatas al la periodo de la 27-a de Decembro gxis la 27-a de Januaro.

En la komenco de la vojagxo mi estis tre perdigxinta kaj vertigxa pri cxio.  Kaj ankoraux mi ne konis bone la funkciadon de Euxropo, kaj multaj aferoj misokazis pro tio, cxefe cxar mi alvenis tien cxi kun brazila ideo pri kiel organizi aferojn.  Ja, tie cxi ne funkcias tiun brazilan aferon organizi cxion unu semajnon antaux la afero.  Kaj ankaux mi pensis ke cxiam mi havos komputilon kun rapida konekto al interreto facile disponebla, sed tute ne, cxiu momento kune kun tiaj komputiloj estas trezoraj nun por mi.  Pro tio, multajn prelegojn mi ne povis prepari komputile.

Tamen trovigxas pluraj fotoj pri tiu cxi epoko en mia blogo! Sed ne de la IS, cxar mi forgesis foti gxin!

 

de la 27-a de decembro gxis la 3-a de Januaro

Internacia Seminario en Germanio, http://ttt.esperanto.de/is/antauaj-internaciaj-seminarioj/50a-internacia-seminario/fotoj, mi alvenis tute gxustaloke kaj gxustatempe, tiu cxi junulara evento estas nekredebla, tie cxi mi faris la plej gravajn kontaktojn, kiuj helpegis al mi decidi pri la resto de la vojagxo!  Venas personoj de la tuta Euxropo por gxi.  Imagu, vere malmulte da personoj cxeestas la distrajn tagajn programerojn, kaj preskaux neniu la seriozajn programojn, tamen cxiuj cxeestas la vesperajn kaj noktajn programojn.

Oni diras ke cxiam la unuan ISon oni malsanigxas, vere, la antauxlastan tagon mi estis detruita kaj suferis je malvarmumo kaj kapdoloro, ni neniam regule dormas dum IS.  Gxi okazis en tre bela kaj forta germana kastelo, kaj nekredeble divenu la historion de tiu kastelo, gxi estis la sidejo de altranguloj de la nazisma SSo!  Tamen, karaj estis tre bonaj sxangxigxoj, gxi igxis junulargastejo kaj nun gastiganto de esperanta evento.

Cxu vi konas Aneta Ubik?? Cxarma kaj sprita denaskulino, kiu parolas miliardon da lingvoj?  Mi havis la okazon sxin ekkoni, ja sxi estis la respondeculino pri mia vojagxo en Euxropo, kaj multe sxi min helpis pri tuta organizado de cxiuj aferoj!  Sxi estas stela, kaj tuj granda amikeco naskigxis, estis kvazaux renkonti malnovan amikon!  Jen tio ke sxi poste oferis sxian hejmon kiel mia sekura ejo dum mia vojagxo, kaj kiel valora estas tio, sen tio, tiu cxi semajnlibron ne povus ekzisti kaj mi fusxus multe pli ol mi fusxis.  Pro sxi kaj sxia familio, karegaj Aldona, Grazyna kaj Boguslaw, mi nun malfusxas plejparte de la tempo.  Estis la unua persono kiu frapis mian pordon.

Mi havas amikinon en Brazilo nomata Ana, kiam mi eksciis ke sxi estos en Euxropo kiam mi estis alvenonta, mi tuj persone intruis ion da esperanton al sxi kaj venigis sxin al la Internacia Seminario, kaj kune kun tio estis tiu granda amiko mia kiu logxas nun en Francio kiun mi ankaux venigis.  Kaj estis do tri brazilanoj en la IS, fakte ecx 4 cxar amikino mia kiu estis studentinoj de niaj kursoj en Brazilo estis en proksima urbo en Germanio kaj sxi aperis por la lasta tago. En nia cxambro estis du katalunoj, Joan kaj Carles, kiuj igxis niaj amikoj, kaj kiuj preskaux cxiam ludis muzikilojn!

Mi prelegis trifoje dum la IS, unu pri Brazilo, alia pri religiaj baroj (legu la raporton pri Lund, en Svedio) kaj finfine pri brazila muziko.

En la IS estis pluraj etosoj: la dancejo - en iu turo, kie okazis la artaj vesperoj kaj kiu poste igxis vera dancejo kie Rogxer, Gunnar kaj Sakaguchi DJxois; la trinkejo - kie oni drinkegis; la gufujo - kandelluma etoso kie oni mallauxte babilis kaj trinkis teojn; la ludejo - divenu; kaj plruaj aliaj kiel la ronda anguleto.

Multajn amikojn mi faris tiuloke kaj tiutempe!

Estas menciindaj du partoprenoj de mi kaj Johano en konkursoj, en la silvestra balo okazis danckonkurso, mi invitis mian amikinon Ana por partopreni, sed sxi hontis, do mi kaj Johano dancis, estis amuzege ecx tango ni du dancis, pluraj ridis.  Ni perdis la premion cxar estis jugxisto (mia amiko Ben el Belgio) pri la beleco de la virino, MALJUSTE.  Poste la jugxistoj flustris al ni ke laux dancado ni plej bonis, humpf.  Kaj ankaux okazis mezepoka kostumkonkurso, mi kaj Johano volis partopreni kaj simple ni prenis plurajn paperojn kaj skribis "mezepoko" sur gxin plurfoje kaj ilin gluis sur nin.  Ni estis multe pririditaj!

Kaj ankaux ni profitis tiun aferon por prezenti mezepokan skecxon, spektu gxin en miaj videoj cxi tie.

Do estis kromaj menciindaj aferoj pri IS. Multego ene de mallonga tempo. Ufff...

 

5 tagoj en Amsterdamo

Post IS la kvar brazilanoj kune veturis al Amsterdamo, kie Juri tre kore akceptis nin, li estis jxus reveninta de la afrika kongreso de Esperanto.  En Amsterdamo ne eblis prelegi cxar estis tro malfrue por organizi iom laux euxropaj kutimoj.  Do ni multe promenis tra la urbo kaj multe ni vidis. Ana, Maria Angelica kaj Johano ankoraux estis kun mi.

 

5 tagoj en Barcelono

Poste mi kaj Ana iris al Barcelono, kaj tie ni gastigxis cxe Carles kiu logxis samcxambre en la IS kun ni, kaj lia familio, lia familio estas tre tre bona.  Ankaux mi organizis prelegon kun Carles Berga, kiu finfine estis okazonta marde, tamen Aneta avertis min ke sxi estis translokigxonta al Argentino tuj, kaj mi haste foriris Barcelonon por resti kun Aneta kaj sxia familio gxis sxia foriro.

En Barcelono ni multe promenis kun la lokaj junaj Esperantistoj kaj amikoj de Carles.  Mi ecx ekkonis Fari, la gitariston de Kaj Tiel Plu, li estas el galegio, kaj tiam mi eltrovis ke la galega kaj la portugala estas la sama lingvo, fakte mi komprenis lin pli bone galege ol mi komprenis Ernesto, tre simpatia portugalo, portugale.  Estis vere bele.

Kaj krome mi vizitis lecionon de Esperanto sabate kaj dimancxe mi iris al roka drinkejo estrita de tre simpatia esperantisto, kaj tien iris granda junularo drinki!

 

Du semajnoj en Weil am Rhein

Kiam mi alvenis en Weil am Rhein, Aneta havis nur 5 tagojn ankoraux en Germanio, kaj estis forironta por studi en Buenos Aires!  Estis granda movo por cxion organizi, tamen sxi trovis tempon por helpi al mi organizi mian vojagxon, kaj multege ni du babilis pri la vivo, la renkontigxo estis vere stela.  Grandaj amikoj ni estas nun.

Kaj mia amiko Johano venis la lastan tagon de Aneta cxi tie speciale por adiauxi sxin!  Estis nekredeble! Poste mi havis tutan semajnon por finorganizi mian vojagxon kaj tiun cxi pagxon!

Grazyna kaj Aldona igxis poste mia dua familio en Euxropo, NKD!

Finfine Grazyna arangxis kun Nicole prelego por la bazela grupo, kaj unuafoje mi prelegis ekster IS, kaj post tio venis la tuluza semajno plena je aktivajxoj.


Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help