Luko strebas malfuŝi en Eŭropo, BEJO-Ataŝeo

Kiel cxio cxi komencigxis

Iam estis konkurso de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo, sendependa brancxo de BEL).  Kondicxoj: verki de 30 gxis 40-pagxa scienca/sociologia eseo pri la temo "La Religiaj Baroj", sendi gxis la 17-a de Junio al BEL, havi gxis 30-jarojn, aligxigi almenaux 5 junulojn al BEJO, prelegi antaux jugxistaro 20 minutojn dum la Brazila Kongreso de Esperanto.  Premio: de 3 gxis 12-monata vojagxo al Euxropo (flugbiletoj, trajnbiletoj kaj asekuro) kiel kultura reprezentanto de Brazilo.  Oficiala pagxo de la konkurso: http://bejo.esperanto.org.br/eo/atasxeo2006.html

Iam estis mi, Luko (Lucas Vignoli Reis, prononcate: lukas' vinjoli hejs), brazilano, logxanto en Campinas, studento pri Fiziko cxe Unicamp (Sxtata Universitato de Campinas), neoficiala instruisto de Esperanto en la universitato kune kun miaj samgrupanoj.  Amanto de antropologio kaj tipografio.

Mi eksciis pri la konkurso, mi enamigxis de la temo, mi decidis partopreni, mi komencis cxeesti lecionojn pri antropologio, mi lernis pli dedicxe Esperanton, mi multajn antropologajn amikojn kundiskutis, mi verkis la eseon, mi akiris la aligxigojn, la Brazila Kongreso de Esperanto okazis en mia urbo Campinas, la konkursantoj prelegis, la jugxistaro elektis min, mi falis surgrunden pro nekredo!  Jen video pri la Brazila Kongreso kie la afero okazas, gxi finigxas per mia falo (sxajnas farajxo de nia kara Rogener, korektu min se mi eraras): http://www.youtube.com/watch?v=cYGJJGUDb8Y

Kaj kiel pri la eseo?

Estas mankanta fina revizio por forvisxi kelkajn stultajn gramatikajn erarojn.  Post iom da tempo gxi estos havebla.

BEL havas planojn eldoni gxin!

Mia tasko nun

Mi havas prezentleteron por la euxropanoj (iomete malfresxa), vidu alkrocxajxon de tiu cxi taglibroaldonajxo.

  • Gxui la vojagxon tiel ke cxiuj volos partopreni la venontan;
  • Prelegi pri brazila kulturo kaj muziko cxie eble;
  • Kelkfoje prelegi pri la temo de la verko;
  • Alproksimigi la movadojn;
  • Venigi homojn al la Brazila Kongreso de Esperanto (estas SENPAGA por eksterlandanoj, estos en Rio de Jxanejro, estas jubilea jaro, gxi promesas esti unu el la pli grandaj, mi divenus 800 partoprenantojn minimume, de la 8-a gxis la 13-a de Julio de 2007, estos varme kaj estas belegaj plagxoj en Rio, la junulara kongreso "BEJK" okazas samtempe, vidu la pagxon kaj kontaktu min se vi volas iri de eksterlande, pagxo: http://www.aerj.org.br/ , komuna logxejo jam estas, sed estas malmulte da lokoj do kuru: http://www.aerj.org.br/docs/AlojamentoComun.pdf , tamen kontaktu min, mi povas doni indikojn);
  • Fari kontaktojn;
  • Lerni multe por poste helpi okazigi la venontan konkurson;
  • Trovi ian ajn sponsoradon por la venonta konkurso;

Kiel min kontakti

Unue per retadreso: lucas (punkto) vignoli (punkto) reis (cxe) gmail (punkto) com, tamen kelkfoje estas malfacile cxar ne cxiam mi havas interreton.

Per germana posxtelefono: 00 49  175 942 4283, per SMS cxiam, tamen se mi estas ekster Germanio mi ne prenas telefonvokoj, cxar vere malmulte da kreditojn mi havas, kontrolu kie mi estas per mia kalendaro:  http://lucasvignoli.multiply.com/calendar  Eble ecx estos en la kalendaro fiksa telefonnumero pere de kiu mi estas kontaktebla.

Per skajpo: lucas_vig (mia nomo estas "Nome Completo") ververe malofte.

Estonto

Mi ne konas la estonton gxoje, tamen estas mia kalendaro http://lucasvignoli.multiply.com/calendar , kaj mi prelegos pri mia sperto en la brazila kongreso kaj verkos artikolojn pri gxi.

Mi planas verki trilingvan raporton presitan pri la tuta vojagxo, portugala, esperanto, itala.

Mi havas planojn fari retpagaxron por esti speco de rapida fabrikanto de retpagxaroj por kursoj de esperanto.

Pli trograndajn revojn kaj megalomaniajn revojn mi havas, sed estas tro.

Attachment: Prezento.pdf

Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help