Mi estis ironta post Svedio rekte al Italio, tamen de multe da tempo mi ne sukcesis kontroli la posxton, aktualigi la blogon, arangxi la viziton al Italio kaj la reston de la vojagxo. Senespere mi alvokis la du superheroinojn Aldona kaj Grazyna, du polinoj, filino kaj patrino, kaj semajnon mi povis gastigxi cxe ili! Kaj tie mi multe prizorgis mian retejon, mi iom planis la reston de la vojagxo, mi multe telefonvokis al la familio kaj karaj amikoj, mi preparis dum tuta tago leteron al Oomoto, mi multe kontaktis personojn. Estis belege, kaj tio cxi evitigos al mi multe da tia laboro poste, kaj mi pli glate povos gxui cxion!

Aldona kaj Grazyna iros al la brazila kongreso de Esperanto, kaj tie ili renkontos Aneta fratino de Aldona! Jam tri simpatiaj polinoj cxeestos la BKE! Imagu Aneta kaj Aldona denaske parolas la lingvon.
Krome la sekvan tagon post mia alveno alvenis du simpatiaj argentinaninoj, Mabel kaj Augustina, patrino kaj filino. Mi nur bedauxras ke mi ne povis promeni kun ili, tamen gxustan elekton mi faris, cxar nun mi havas multon jam arangxitan. Post kiam mi iros bicikle al Agentino mi denove renkontos ilin.
Do, estis fakte tri fuxoj al tiu kompromiso labori, mi gxuis posttagmeze kun Nicole en Bazelo, la plej grandan karnavalon de Svisio, estis tre amuze kaj bele, ili kiel ni preparas la venontan ekde tuj post la karnavalo, estas pluraj temoj kaj grupoj. Estis interese kompari la karnavalojn. Kaj Johano tiu amiko mia estis kun lia patro en Stuttgart, tre proksime de mi, kaj li estis en hotelo, post la foriro de lia patro estis loko cxe la hotelo, kaj uhuuuu unu tagon mi gastigxis en hotelo dum la tuta vojagxo. Ni tute ne vizitis la urbon ni nur babilis pri la vivo en la hotelcxambro, do unutaga fugxo. Aldone al tio mi kaj Aldona kelkfoje babilis pri la vivo ankaux, cxar neniu estas elfera (fusxa traduko de brazila esprimo) kaj ni ne povas eviti babili kun la amikoj.
Kaj mi ekis al Italio, por dutaga restado en Milano por organizo de la aferoj kaj gxui Italion dum 2 monatoj! Menciinde estas ke mi proponis dum IJF, kiu okazos cxifoje en plagxa urbo nomata Lignano Sabbiadoro, brazilan festivalon kaj ili akceptis!
http://iej.esperanto.it/ijf/2007/