Mi devis forveturi de la primitiveco, cxar multo preparendis por la brazila festivalo en IJF kaj por miaj prelegoj en PSI kaj Germanio, do mi kuris al Trieste, kie logxis Max, kie mi pensis ke eblus prepari la aferojn, tamen post unu tago kaj duono de sercxado, ni ne trovis tauxgan eblecon uzi komputilon kun interreto. Tamen, mi ne pentas cxar tie mi ekkon
is tre malfusxan kaj simpatian virinon, Oriana, sxi ege similas al amikinoj de miaj patrinoj, kaj estas brazileca, akceptema, lerta, amuza, do ni ege amuzigxis kune.
Do, mi alvokis Andrea Fontana senespere kaj demandis: cxu mi povas gastigxi cxe vi dum tri tagoj kaj prepari aferojn komputile, kaj li savis min, mi rapidis al Milano kie lia familio tre kore akceptis min, kaj kie mi povis multe labori kaj prepari. Kia trankviligxo!