Kaj jen tio ke alvenis unu el la plej atendataj momentoj de la vojagxo por mi, ekde kiam mi komencis korespondi kun Max Tulliach el Italio kaj li diris ke vivis harmonie kun naturo en kampara komunumo en Italio, mi multe volis lin viziti. Kaj mi estis rezervinta unu monaton por vivi tie kampare, senelektre, banigxante pere de malvarma akvo de siteloj, tamen, pro la bezono pr
epari la brazilan festivalon kaj pro tio ke mi multe fusxis komence de la vojagxo, nur du semajnoj kaj duono mi povis resti tie.
Tamen estis tre interesa sperto, tie trovigxis Fabrizio kaj Gessica, bonega paro da malfusxuloj, kiuj estas tiuj kiuj vivas cxiam tie, ankaux trovigxis Stefano, kiu plimalpli samagxis min, longdredulo, kaj dum la unuaj tri tagoj mia granda amiko Max! Mi iom kunlaboris kun ili, sed ne suficxe, cxar mi multe devis iri al Ancona por organizi la reston de la vojagxado kaj uzi interreton.
En Ancona mi renkontis plurfoje Aldo Grassini (la prezidanto de FEI) kaj Daniella Grassini, bela paro de blinduloj kiuj heroes starigis tusxan muzeon en Ancona. Aldo praktike organizis por mi la tutan restadon en Italio.
En Ancona mi iris kelkfoje al la maro adriatika, kaj iom vizitis la urbon. Fakte mi ne volis tiom urbumi kiel mi urbumis, sed miaj gepatroj havis problemon sendi monon al mi, kaj mi ekkonis ulon kiu laboris en Ancona, Alberto, kiu cxiam veturigis min, kaj mi cxiam iris por la tuta tago. Tiu Alberto estas nekredebla, estas tre bonkora ulo, mi praktike havis lecionon pri itala lingvo cxe li, cxar li neniam haltis babili, kaj pri cxiaj aferoj, bona amiko, sen li mi estus en tre malbona situacio nuntempe. Kaj tio ankaux iom fusxis la makrobiotikan dieton de la primitiva bieneto, cxar cxiam Alberto oferis bonegajn kaj plenajn mangxojn italajn, nerifuzeblajn.
Kaj ankaux mi devis iom malprigandigi tiun cxi parton, cxar mi estis tre kore intvitita al printempa semajno internacia en Germanio! Kaj tien mi iris, iomfreneze, cxar mi devis partopreni nur tri tagojn kaj rapidi al IJF.