Luko strebas malfuŝi en Eŭropo, BEJO-Ataŝeo

Semajnlibro

Blog EntryTreviso, Vicenza kaj BulonjoApr 20, '07 8:26 AM
for everyone
Poste, mi iris al Treviso Vicenza kaj Bulonjo, cxe cxiu urbo mi prelegis unufoje pri brazila muziko kaj kulturo. Mi bedauxras ke mi ne povas verki pli buntajn raportojn nun, cxar multe mi devis postlasi por prepari la brazilan festivalon por IJF, kaj poste mia posxtkesto igxis grandega kaoso kaj urgxas nun la parto de la misio kiu estas venigi homojn al la brazila kongreso!
Krom tio ankaux malmulte estas fotoj cxar mia fotilo apenaux funkcias!


Blog EntryInternacia Junulara Festivalo en ItalioApr 20, '07 8:05 AM
for everyone
Tie mi prezentis brazilan festivalon kaj krom tio en la internacia vespero mi prezentis ion, kaj ion specialan.
La brazila festivalo tre sukcesis kaj gxi enhavis:
du prelegojn pri brazila muziko,
unu pri brazila kulturo,
kaj dancadon de sambo
http://iej.esperanto.it/iej/ijf/2007/prog.php?lng=eo
Estas interesa afero ke cxefe interesigxis polinoj kaj finnlandanino!
Tie mi rerenkontigxis kun Max kaj ekkonis aliajn interesajn personojn!
Estis vere gxua IJF!

Blog EntryDuisburg, Essen kaj Printempa Semajno InternaciaApr 20, '07 7:45 AM
for everyone
Tio estis vere intensa semajno en Germanio, kie mi prelegis kaj en Duisburg kaj en Essen, sinsekve, kaj iris al la Printempa Semajno Internacia, tre agrabla familia renkontigxo en Germanio, kiun cxeestas multaj gravaj esperantistoj. En Essen mi multe promenis kun Jessica kaj Benedikt, ni vizitis elcxerpitan minejon kiu alvokas pri la industria kulturo naskigxinta en tiu loko.

La du prelegoj en Duisburg kaj Essen estis pri Brazila Muziko kaj Kulturo.

Poste mi iris al PSI, kaj tie mi prelegis pri Religiaj Baroj kaj pri Brazila Muziko, kaj Claude Piron, inter aliaj, li mem cxeestis mian prelegon pri Brazila Muziko. Estis granda honoro.

Mi vere sxatus paroli pri pli kion mi spertis en tiuj semajnoj, pri la personoj, pri la etoso, pri cxio, sed tempo mankas. Do, tiamaniere ankoraux restos multego da rakontindajxoj por Brazilo.









Mi devis forveturi de la primitiveco, cxar multo preparendis por la brazila festivalo en IJF kaj por miaj prelegoj en PSI kaj Germanio, do mi kuris al Trieste, kie logxis Max, kie mi pensis ke eblus prepari la aferojn, tamen post unu tago kaj duono de sercxado, ni ne trovis tauxgan eblecon uzi komputilon kun interreto. Tamen, mi ne pentas cxar tie mi ekkonis tre malfusxan kaj simpatian virinon, Oriana, sxi ege similas al amikinoj de miaj patrinoj, kaj estas brazileca, akceptema, lerta, amuza, do ni ege amuzigxis kune.

Do, mi alvokis Andrea Fontana senespere kaj demandis: cxu mi povas gastigxi cxe vi dum tri tagoj kaj prepari aferojn komputile, kaj li savis min, mi rapidis al Milano kie lia familio tre kore akceptis min, kaj kie mi povis multe labori kaj prepari. Kia trankviligxo!





Blog EntryCupramontana kaj AnconaApr 20, '07 7:25 AM
for everyone
Kaj jen tio ke alvenis unu el la plej atendataj momentoj de la vojagxo por mi, ekde kiam mi komencis korespondi kun Max Tulliach el Italio kaj li diris ke vivis harmonie kun naturo en kampara komunumo en Italio, mi multe volis lin viziti. Kaj mi estis rezervinta unu monaton por vivi tie kampare, senelektre, banigxante pere de malvarma akvo de siteloj, tamen, pro la bezono prepari la brazilan festivalon kaj pro tio ke mi multe fusxis komence de la vojagxo, nur du semajnoj kaj duono mi povis resti tie.

Tamen estis tre interesa sperto, tie trovigxis Fabrizio kaj Gessica, bonega paro da malfusxuloj, kiuj estas tiuj kiuj vivas cxiam tie, ankaux trovigxis Stefano, kiu plimalpli samagxis min, longdredulo, kaj dum la unuaj tri tagoj mia granda amiko Max! Mi iom kunlaboris kun ili, sed ne suficxe, cxar mi multe devis iri al Ancona por organizi la reston de la vojagxado kaj uzi interreton.

En Ancona mi renkontis plurfoje Aldo Grassini (la prezidanto de FEI) kaj Daniella Grassini, bela paro de blinduloj kiuj heroes starigis tusxan muzeon en Ancona. Aldo praktike organizis por mi la tutan restadon en Italio.

En Ancona mi iris kelkfoje al la maro adriatika, kaj iom vizitis la urbon. Fakte mi ne volis tiom urbumi kiel mi urbumis, sed miaj gepatroj havis problemon sendi monon al mi, kaj mi ekkonis ulon kiu laboris en Ancona, Alberto, kiu cxiam veturigis min, kaj mi cxiam iris por la tuta tago. Tiu Alberto estas nekredebla, estas tre bonkora ulo, mi praktike havis lecionon pri itala lingvo cxe li, cxar li neniam haltis babili, kaj pri cxiaj aferoj, bona amiko, sen li mi estus en tre malbona situacio nuntempe. Kaj tio ankaux iom fusxis la makrobiotikan dieton de la primitiva bieneto, cxar cxiam Alberto oferis bonegajn kaj plenajn mangxojn italajn, nerifuzeblajn.

Kaj ankaux mi devis iom malprigandigi tiun cxi parton, cxar mi estis tre kore intvitita al printempa semajno internacia en Germanio! Kaj tien mi iris, iomfreneze, cxar mi devis partopreni nur tri tagojn kaj rapidi al IJF.






Blog Entryfulma restadeto en Milano cxe Andrea MontagnerApr 20, '07 5:27 AM
for everyone
Post tiu semajno en Weil am Rhein, mi haltis en Milano antaux veturi al Cupramontana, kaj tie mi ekkonis Andrea Montagner, kiu tre gxentile gastigis min, kaj ebligis al mi uzon de komputilo por finprepari miajn prelegojn. Dankon. Vespere ni foriris por tagmangxi cxe itala restoracio! Estis bonege tie mi renkontis Andrea Fontana, tre aktiva juna esperantisto, kiu estas amanto de brazilo, multe ni babilis. Li veturigis min al jxaza koncerto, tamen li ne konis la vojon, kaj mi pensas ke tiu kostis al li multe da benzinon, kaj tio ja bonis por ke ni multe babilu, imagu, ke ili ecx montris al mi kanzonojn brazilajn nekonatajn de mi. En Milano mi profitis por preskauxfini la preparadon de la festivalo brazila!






Blog Entrylaborsemajno en Weil am RheinApr 20, '07 4:47 AM
for everyone
Post la prelegodiseo de Toulouse gxis Lund en Svedio, denove multon mi havis por organizi kaj prepari, kaj tion fari survoje pruvigxis nebeble, do antaux mia iro al Italio mi decidis denove viziti semajne mian polan esperantan familion en Weil am Rhein, por prepari aferojn. Cxefe prepari la brazilan festivalon kiun mi proponis por IJF, internacia junulara festivalo, cxijare en Lignano Sabbiadoro http://iej.esperanto.it/iej/ijf/2007/ , kaj organizi la sekvajn du monatojn en Italio. Tie mi ankaux finverkis la semajnraportojn pri la freneza jxus pasinta monato (kaj bonega!).
Denove la polinoj savis la vojagxon!
Tie surprize aperis du argentinaninoj, Mabel kaj Augustina, nekredeble cxiam kiam mi iras tien ili ekhavas pli da gastoj ol mi.





Tiu cxi blogero rilatas al la periodo de la 27-a de Decembro gxis la 27-a de Januaro.

En la komenco de la vojagxo mi estis tre perdigxinta kaj vertigxa pri cxio.  Kaj ankoraux mi ne konis bone la funkciadon de Euxropo, kaj multaj aferoj misokazis pro tio, cxefe cxar mi alvenis tien cxi kun brazila ideo pri kiel organizi aferojn.  Ja, tie cxi ne funkcias tiun brazilan aferon organizi cxion unu semajnon antaux la afero.  Kaj ankaux mi pensis ke cxiam mi havos komputilon kun rapida konekto al interreto facile disponebla, sed tute ne, cxiu momento kune kun tiaj komputiloj estas trezoraj nun por mi.  Pro tio, multajn prelegojn mi ne povis prepari komputile.

Tamen trovigxas pluraj fotoj pri tiu cxi epoko en mia blogo! Sed ne de la IS, cxar mi forgesis foti gxin!

 

de la 27-a de decembro gxis la 3-a de Januaro

Internacia Seminario en Germanio, http://ttt.esperanto.de/is/antauaj-internaciaj-seminarioj/50a-internacia-seminario/fotoj, mi alvenis tute gxustaloke kaj gxustatempe, tiu cxi junulara evento estas nekredebla, tie cxi mi faris la plej gravajn kontaktojn, kiuj helpegis al mi decidi pri la resto de la vojagxo!  Venas personoj de la tuta Euxropo por gxi.  Imagu, vere malmulte da personoj cxeestas la distrajn tagajn programerojn, kaj preskaux neniu la seriozajn programojn, tamen cxiuj cxeestas la vesperajn kaj noktajn programojn.

Oni diras ke cxiam la unuan ISon oni malsanigxas, vere, la antauxlastan tagon mi estis detruita kaj suferis je malvarmumo kaj kapdoloro, ni neniam regule dormas dum IS.  Gxi okazis en tre bela kaj forta germana kastelo, kaj nekredeble divenu la historion de tiu kastelo, gxi estis la sidejo de altranguloj de la nazisma SSo!  Tamen, karaj estis tre bonaj sxangxigxoj, gxi igxis junulargastejo kaj nun gastiganto de esperanta evento.

Cxu vi konas Aneta Ubik?? Cxarma kaj sprita denaskulino, kiu parolas miliardon da lingvoj?  Mi havis la okazon sxin ekkoni, ja sxi estis la respondeculino pri mia vojagxo en Euxropo, kaj multe sxi min helpis pri tuta organizado de cxiuj aferoj!  Sxi estas stela, kaj tuj granda amikeco naskigxis, estis kvazaux renkonti malnovan amikon!  Jen tio ke sxi poste oferis sxian hejmon kiel mia sekura ejo dum mia vojagxo, kaj kiel valora estas tio, sen tio, tiu cxi semajnlibron ne povus ekzisti kaj mi fusxus multe pli ol mi fusxis.  Pro sxi kaj sxia familio, karegaj Aldona, Grazyna kaj Boguslaw, mi nun malfusxas plejparte de la tempo.  Estis la unua persono kiu frapis mian pordon.

Mi havas amikinon en Brazilo nomata Ana, kiam mi eksciis ke sxi estos en Euxropo kiam mi estis alvenonta, mi tuj persone intruis ion da esperanton al sxi kaj venigis sxin al la Internacia Seminario, kaj kune kun tio estis tiu granda amiko mia kiu logxas nun en Francio kiun mi ankaux venigis.  Kaj estis do tri brazilanoj en la IS, fakte ecx 4 cxar amikino mia kiu estis studentinoj de niaj kursoj en Brazilo estis en proksima urbo en Germanio kaj sxi aperis por la lasta tago. En nia cxambro estis du katalunoj, Joan kaj Carles, kiuj igxis niaj amikoj, kaj kiuj preskaux cxiam ludis muzikilojn!

Mi prelegis trifoje dum la IS, unu pri Brazilo, alia pri religiaj baroj (legu la raporton pri Lund, en Svedio) kaj finfine pri brazila muziko.

En la IS estis pluraj etosoj: la dancejo - en iu turo, kie okazis la artaj vesperoj kaj kiu poste igxis vera dancejo kie Rogxer, Gunnar kaj Sakaguchi DJxois; la trinkejo - kie oni drinkegis; la gufujo - kandelluma etoso kie oni mallauxte babilis kaj trinkis teojn; la ludejo - divenu; kaj plruaj aliaj kiel la ronda anguleto.

Multajn amikojn mi faris tiuloke kaj tiutempe!

Estas menciindaj du partoprenoj de mi kaj Johano en konkursoj, en la silvestra balo okazis danckonkurso, mi invitis mian amikinon Ana por partopreni, sed sxi hontis, do mi kaj Johano dancis, estis amuzege ecx tango ni du dancis, pluraj ridis.  Ni perdis la premion cxar estis jugxisto (mia amiko Ben el Belgio) pri la beleco de la virino, MALJUSTE.  Poste la jugxistoj flustris al ni ke laux dancado ni plej bonis, humpf.  Kaj ankaux okazis mezepoka kostumkonkurso, mi kaj Johano volis partopreni kaj simple ni prenis plurajn paperojn kaj skribis "mezepoko" sur gxin plurfoje kaj ilin gluis sur nin.  Ni estis multe pririditaj!

Kaj ankaux ni profitis tiun aferon por prezenti mezepokan skecxon, spektu gxin en miaj videoj cxi tie.

Do estis kromaj menciindaj aferoj pri IS. Multego ene de mallonga tempo. Ufff...

 

5 tagoj en Amsterdamo

Post IS la kvar brazilanoj kune veturis al Amsterdamo, kie Juri tre kore akceptis nin, li estis jxus reveninta de la afrika kongreso de Esperanto.  En Amsterdamo ne eblis prelegi cxar estis tro malfrue por organizi iom laux euxropaj kutimoj.  Do ni multe promenis tra la urbo kaj multe ni vidis. Ana, Maria Angelica kaj Johano ankoraux estis kun mi.

 

5 tagoj en Barcelono

Poste mi kaj Ana iris al Barcelono, kaj tie ni gastigxis cxe Carles kiu logxis samcxambre en la IS kun ni, kaj lia familio, lia familio estas tre tre bona.  Ankaux mi organizis prelegon kun Carles Berga, kiu finfine estis okazonta marde, tamen Aneta avertis min ke sxi estis translokigxonta al Argentino tuj, kaj mi haste foriris Barcelonon por resti kun Aneta kaj sxia familio gxis sxia foriro.

En Barcelono ni multe promenis kun la lokaj junaj Esperantistoj kaj amikoj de Carles.  Mi ecx ekkonis Fari, la gitariston de Kaj Tiel Plu, li estas el galegio, kaj tiam mi eltrovis ke la galega kaj la portugala estas la sama lingvo, fakte mi komprenis lin pli bone galege ol mi komprenis Ernesto, tre simpatia portugalo, portugale.  Estis vere bele.

Kaj krome mi vizitis lecionon de Esperanto sabate kaj dimancxe mi iris al roka drinkejo estrita de tre simpatia esperantisto, kaj tien iris granda junularo drinki!

 

Du semajnoj en Weil am Rhein

Kiam mi alvenis en Weil am Rhein, Aneta havis nur 5 tagojn ankoraux en Germanio, kaj estis forironta por studi en Buenos Aires!  Estis granda movo por cxion organizi, tamen sxi trovis tempon por helpi al mi organizi mian vojagxon, kaj multege ni du babilis pri la vivo, la renkontigxo estis vere stela.  Grandaj amikoj ni estas nun.

Kaj mia amiko Johano venis la lastan tagon de Aneta cxi tie speciale por adiauxi sxin!  Estis nekredeble! Poste mi havis tutan semajnon por finorganizi mian vojagxon kaj tiun cxi pagxon!

Grazyna kaj Aldona igxis poste mia dua familio en Euxropo, NKD!

Finfine Grazyna arangxis kun Nicole prelego por la bazela grupo, kaj unuafoje mi prelegis ekster IS, kaj post tio venis la tuluza semajno plena je aktivajxoj.


Kiel cxio cxi komencigxis

Iam estis konkurso de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo, sendependa brancxo de BEL).  Kondicxoj: verki de 30 gxis 40-pagxa scienca/sociologia eseo pri la temo "La Religiaj Baroj", sendi gxis la 17-a de Junio al BEL, havi gxis 30-jarojn, aligxigi almenaux 5 junulojn al BEJO, prelegi antaux jugxistaro 20 minutojn dum la Brazila Kongreso de Esperanto.  Premio: de 3 gxis 12-monata vojagxo al Euxropo (flugbiletoj, trajnbiletoj kaj asekuro) kiel kultura reprezentanto de Brazilo.  Oficiala pagxo de la konkurso: http://bejo.esperanto.org.br/eo/atasxeo2006.html

Iam estis mi, Luko (Lucas Vignoli Reis, prononcate: lukas' vinjoli hejs), brazilano, logxanto en Campinas, studento pri Fiziko cxe Unicamp (Sxtata Universitato de Campinas), neoficiala instruisto de Esperanto en la universitato kune kun miaj samgrupanoj.  Amanto de antropologio kaj tipografio.

Mi eksciis pri la konkurso, mi enamigxis de la temo, mi decidis partopreni, mi komencis cxeesti lecionojn pri antropologio, mi lernis pli dedicxe Esperanton, mi multajn antropologajn amikojn kundiskutis, mi verkis la eseon, mi akiris la aligxigojn, la Brazila Kongreso de Esperanto okazis en mia urbo Campinas, la konkursantoj prelegis, la jugxistaro elektis min, mi falis surgrunden pro nekredo!  Jen video pri la Brazila Kongreso kie la afero okazas, gxi finigxas per mia falo (sxajnas farajxo de nia kara Rogener, korektu min se mi eraras): http://www.youtube.com/watch?v=cYGJJGUDb8Y

Kaj kiel pri la eseo?

Estas mankanta fina revizio por forvisxi kelkajn stultajn gramatikajn erarojn.  Post iom da tempo gxi estos havebla.

BEL havas planojn eldoni gxin!

Mia tasko nun

Mi havas prezentleteron por la euxropanoj (iomete malfresxa), vidu alkrocxajxon de tiu cxi taglibroaldonajxo.

  • Gxui la vojagxon tiel ke cxiuj volos partopreni la venontan;
  • Prelegi pri brazila kulturo kaj muziko cxie eble;
  • Kelkfoje prelegi pri la temo de la verko;
  • Alproksimigi la movadojn;
  • Venigi homojn al la Brazila Kongreso de Esperanto (estas SENPAGA por eksterlandanoj, estos en Rio de Jxanejro, estas jubilea jaro, gxi promesas esti unu el la pli grandaj, mi divenus 800 partoprenantojn minimume, de la 8-a gxis la 13-a de Julio de 2007, estos varme kaj estas belegaj plagxoj en Rio, la junulara kongreso "BEJK" okazas samtempe, vidu la pagxon kaj kontaktu min se vi volas iri de eksterlande, pagxo: http://www.aerj.org.br/ , komuna logxejo jam estas, sed estas malmulte da lokoj do kuru: http://www.aerj.org.br/docs/AlojamentoComun.pdf , tamen kontaktu min, mi povas doni indikojn);
  • Fari kontaktojn;
  • Lerni multe por poste helpi okazigi la venontan konkurson;
  • Trovi ian ajn sponsoradon por la venonta konkurso;

Kiel min kontakti

Unue per retadreso: lucas (punkto) vignoli (punkto) reis (cxe) gmail (punkto) com, tamen kelkfoje estas malfacile cxar ne cxiam mi havas interreton.

Per germana posxtelefono: 00 49  175 942 4283, per SMS cxiam, tamen se mi estas ekster Germanio mi ne prenas telefonvokoj, cxar vere malmulte da kreditojn mi havas, kontrolu kie mi estas per mia kalendaro:  http://lucasvignoli.multiply.com/calendar  Eble ecx estos en la kalendaro fiksa telefonnumero pere de kiu mi estas kontaktebla.

Per skajpo: lucas_vig (mia nomo estas "Nome Completo") ververe malofte.

Estonto

Mi ne konas la estonton gxoje, tamen estas mia kalendaro http://lucasvignoli.multiply.com/calendar , kaj mi prelegos pri mia sperto en la brazila kongreso kaj verkos artikolojn pri gxi.

Mi planas verki trilingvan raporton presitan pri la tuta vojagxo, portugala, esperanto, itala.

Mi havas planojn fari retpagaxron por esti speco de rapida fabrikanto de retpagxaroj por kursoj de esperanto.

Pli trograndajn revojn kaj megalomaniajn revojn mi havas, sed estas tro.

Attachment: Prezento.pdf

Mi estis ironta post Svedio rekte al Italio, tamen de multe da tempo mi ne sukcesis kontroli la posxton, aktualigi la blogon, arangxi la viziton al Italio kaj la reston de la vojagxo.  Senespere mi alvokis la du superheroinojn Aldona kaj Grazyna, du polinoj, filino kaj patrino, kaj semajnon mi povis gastigxi cxe ili!  Kaj tie mi multe prizorgis mian retejon, mi iom planis la reston de la vojagxo, mi multe telefonvokis al la familio kaj karaj amikoj, mi preparis dum tuta tago leteron al Oomoto, mi multe kontaktis personojn.  Estis belege, kaj tio cxi evitigos al mi multe da tia laboro poste, kaj mi pli glate povos gxui cxion!

 

 

 

 

 

 

 

 

Aldona kaj Grazyna iros al la brazila kongreso de Esperanto, kaj tie ili renkontos Aneta fratino de Aldona!  Jam tri simpatiaj polinoj cxeestos la BKE!  Imagu Aneta kaj Aldona denaske parolas la lingvon.

Krome la sekvan tagon post mia alveno alvenis du simpatiaj argentinaninoj, Mabel kaj Augustina, patrino kaj filino.  Mi nur bedauxras ke mi ne povis promeni kun ili, tamen gxustan elekton mi faris, cxar nun mi havas multon jam arangxitan.  Post kiam mi iros bicikle al Agentino mi denove renkontos ilin.

Do, estis fakte tri fuxoj al tiu kompromiso labori, mi gxuis posttagmeze kun Nicole en Bazelo, la plej grandan karnavalon de Svisio, estis tre amuze kaj bele, ili kiel ni preparas la venontan ekde tuj post la karnavalo, estas pluraj temoj kaj grupoj.  Estis interese kompari la karnavalojn.  Kaj Johano tiu amiko mia estis kun lia patro en Stuttgart, tre proksime de mi, kaj li estis en hotelo, post la foriro de lia patro estis loko cxe la hotelo, kaj uhuuuu unu tagon mi gastigxis en hotelo dum la tuta vojagxo.  Ni tute ne vizitis la urbon ni nur babilis pri la vivo en la hotelcxambro, do unutaga fugxo.  Aldone al tio mi kaj Aldona kelkfoje babilis pri la vivo ankaux, cxar neniu estas elfera (fusxa traduko de brazila esprimo) kaj ni ne povas eviti babili kun la amikoj.

 

 

 

Kaj mi ekis al Italio, por dutaga restado en Milano por organizo de la aferoj kaj gxui Italion dum 2 monatoj!  Menciinde estas ke mi proponis dum IJF, kiu okazos cxifoje en plagxa urbo nomata Lignano Sabbiadoro, brazilan festivalon kaj ili akceptis!

http://iej.esperanto.it/ijf/2007/

 


Blog EntryLund, Svedio, plurtaga sencxesa aventuroMar 7, '07 1:10 PM
for everyone

Kiam mi prelegis januare en la Internacia Seminario pri la temo de mia verko, religiaj baroj, mi iom tro prelegis, cxar mi multe entuziasmigxis, tamen la publiko tute interesite restis, kaj estis ja pluraj diskutoj meze de la prelego.  Kaj jen tio ke venas al mi tiu homo, Oleg, ruso kiu tre sxatis mian prelegon kaj petis al mi ke mi prelegu en lia universitato, la universitato de Lund en Svedio!  Kaj la prelego devus esti pri kulturaj sxangxoj kaj ekologio, mi diru, parton de mia eseo.  Kaj krom tio li volis ke mi prelegu angle (mia angla apenaux suficxas por tio), cxar la klasoj tie estas internaciaj kaj ili havas lecionojn en la angla (ni esperantistoj scias pri cxiuj maljustecoj rilataj al tio, tamen tiu estas nun la realajxo tie nun, Ogle vigle aktivas por Esperanto tie). Do la defio estis akceptita!  Mi preskauxfizikisto, prelegi pri ekologio kaj kulturo al ekologiistoj kaj kelkaj antropologoj, imagu, tio estas ja maltrankviliga.

 

 

 

 

 

Estis vere nekredebla la ritmo tie!  Multego okazis samtempe, kaj neniu tago similis unu al la alia.  Pro tio ke mi tro acxetis en Germanio mi alvenis kun plena sxargxo en Svedio, kaj mi eniris kuiran odiseon, paston mi kuiris, panojn mi bakis, brazilan fazeolon kun rizo mi preparis...

Imagu mi estis tre elrevigxinta pri la euxropa vintro, mi volegis sperti unufoje en la vivo la rigoran euxropan vintron, kaj mi venas kaj estas la plej varma vintro jam registrita, nur tri negxtagojn mi estis spertinta.  Negxon mi atendis en Svedio, kaj alveninte tie nenia negxo!  Tamen iu auxdis miajn pregxojn kaj tuj post mia alveno negxsxtromis!  Kia belega spetaklo!  Neniam mi forgesos, estis triono da metro da negxo kovranta la grundon!

 

 

 

 

 

Oleg logxas en domo luita kune kun amikoj, kiuj estas niaj amikoj Daniel (germano), Yukey (cxinino), kaj Yo (nekredebla japanino ;-)

La tagon sekvitan de mia alveno en Sevdion agrable kaj surprize aperis nova gasto.  Maksim` tre sprita franco, unue ni estas komunikataj de nia amiko ke li venis dum kvar horoj subnegxe PIEDE de Malmo, kaj poste ke li de 10 monatoj piediras tra la mondo ekde Francio, kaj iras gxis Laponio, plenfreneza frenezulo li!  Li sxercxas esperantistojn por gastigxi aux plurfoje kiam esperantistojn li ne konas li simple frapas sur hazarda domo kaj petas tranokton.  Plejmultfoje li sukcesas.  Tiu estas bona ekzemplo de kuragxa homo, mi timas ke mi ne sukcesos eviti tion fari estonte ankaux!

 

 

 

 

 

Unutage mi ekkonis la simpatiajn samklasanojn de Oleg, cxiuj studas teneblan disvolvigxon cxe la universitato, kaj mi povas sincere agnoski ke malofte mi trovis tiel specialan aron da homoj.  Estas preskaux grupo de mondsavantoj.  Laux mi ju pli da homoj kun tiu celo des pli bone.  Oni tre kore akceptis min.

 

 

 

 

 

 

Ni (Oleg kaj mi) naive gxue bakis panon merkrede, kiam venis Maksim kaj demandis cxu ni estas profesiaj panfaristoj, kaj ni diris ke ne, kaj poste ni cxiuj mangxis la varman panon jxusbakitan.  Post lia foriro ni eltrovas ke tiu ruzulo estas profesia panbakisto!  Kia honto!

Jxauxde, Oleg havis preparitan tre specialan esperantan tagon, ni iris kune kun Yo, Nikki (nepalino), Joane (francino), Maksim kaj Camille (francino) al Kristianja, anarkia kvartalo meze de Kopenhago.  Tie ni mangxis kun esperantistoj, inter ili Dew la nuna TEJO-Prezidanto, Kim (kiu komponis Ska-virinon), cxarma portugalino kaj aliaj danaj esperantistoj kies nomon mi ne memoras (pardonon amikoj). Tie ni kune mangxis, poste ni kune sauxnis en ambauxseksa sauxno (kelkfoje ni eliris nudaj al la ekstero por negx-batali), kaj revenis hejmen tute relaksigitaj.

 

 

 

 

 

 

 

Vendrede, mi vekigxis kaj komencis spirite preparigxi por la prelego, mi komencis paroli al Oleg nur en la angla, kaj li helpis organizi la cxefpuntktojn, kaj sole mi restis por preparigxi.  Estis terure komence, mia angla tute rifuzis funkcii kaj mi iom malesperis, tamen mi retrankviligxis kaj sentis min preta por la prelego.  Jen tio, ke la salono preskaux plenigxis kaj dum 45 minutoj mi prelegis.  Post la prelego sekvigxis unu horo da diskutado komuna, kiu estis ege ricxa, kaj mi multe gxojigxis kiam mi perceptis ke ili tuj komencis uzi la ilojn kiujn mi donis al ili, kaj ili ja disvolvigis la tutan ideon.  Menciinde estas ke Oleg en la komenco klarigis al ili pri kiel la tuta afero igxis, kaj kiel tio okazis nur pro esperanto!  Laux Olega laboro por esperanto estas tre fruktodona, cxar estas tre altnivela celgrupo.  Gxoje neniu profesoro cxeestis la aferon, se ili estus cxeestintaj probable mi ege hontus kaj fiaskus.  Mi estas suspektinda por prijugxi la tutan aferon, tamen multaj personoj venis gratuli min kaj poste volis multe babili pri la temo.

 

 

 

 

 

Post tio ni estis ironta al festo, sed ni cxiuj lacegis, pro tio ni revenis hejmen kun du francinoj por baki panojn kaj kuiri "quiche".  Tie estis tre agrabla etoso kaj ni hejme multe amuzigxis.

Sabate estis ankaux frenezega tago, mi partoprenis lecionojn de esperanto gvidatan de Oleg, kiu estis tre gxua, malgraux tio ke estis malmultaj cxi-foje, cxar cxiuj havis projekton liverotan marde.  Poste Oleg irigis min al vespermangxo cxe la domo de esperantistoj, kiu estis ankaux tre agrabla, mi volis resti pli da tempo, tamen nia amiko Oleg havis odiseajn planojn por la vespero kaj nokto.  Li irigis min poste al du festoj, la unuan de ano nomata Anna de la verda partio.  Unuafoje mi vidis plimulton de svedoj!  Suficxas diri ke tri kvaronoj de la festo estis ina kaj juna. 

 

 

 

 

 

 

 

Kaj finfine al festo de siaj samklasanoj li iris kun mi.  Estis vere bonega!  Kaj tie Yo, la bela japanino kiu logxas cxe Oleg estis tie, kaj nun suficxas diri ke estis renkontigxo de animoj.  Pli mi ne diros cxar tiu cxi ne estas "granda frato".

 


Blog EntryHerzberg la Esperanto-urbo esperantisMar 7, '07 12:20 PM
for everyone

Herzberg am Harz estas germana urbo, kiu jxus estis oficiale deklarita la Esperanto-urbo (die Esperanto-Stadt, estas ecx urbosxildoj kiuj indikas gxian lokon), Vera, hungara knabino kiu estis en la Internacia Seminario volontulis tie kaj sendis mesagxon al mi demandante pri kiam mi vizitos Herzberg.  Pro tio mi malprokrastis mian viziton al gxi (gxi estis planita tiam por Junio) por rerenkonti amikon!

 

 

 

 

 

 

 

La respondeculoj pri tiu cxi titolo de la urbo estas Zsofia kaj Petro, kaj pluraj bonvolaj volontuloj.  Ili prizorgas ekde 2003 ICHon, la Interkultura Centro de Herzberg.  Kiu jam okazigis multajn arangxojn esperantajn, multajn kursojn, multajn prelegojn kaj multajn interkulturajn vesperojn.  La sxlosilo por gxia sukceso estas ke gxi havas plurajn programojn ne nur por esperantistoj sed pluraj interkulturaj programoj, tiamaniere aliaj personoj pli facile eksxatas gxin.  Nuntempe plurajn aferojn estis konkeritajn, tamen multaj restas konkerotaj kaj ili ne haltas!  Estas grandega biblioteko en gxi kaj tre bona gastejo, jen amikoj bona loko por volontuli ;-)

Mi iom volontulis helpante al ili pri surDVDigo de vidbendoj, tamen mia gripo denove vigle plifortigxis kaj mi ne povis multe helpi.

Estis tre bone ke tie mi priparolis brazilan muzikon aux dancigis infanojn 8-foje.  Kaj mi ecx estis intervjuta de Vera por hungara elsendo, kaj de la loka jxurnalo.  Speciale mi sxategis danci "sirandon" (Ciranda, brazila ronddanco) kun la infanoj ili tiel nature envolvigxas!

 

 

 

 

 

 

 

 

Kaj jen alia surprizo kiu venis, Zsofia bezonis iri al Afriko kaj estis okazontaj intensaj kursoj semajnfine, kaj instruisto estis bezonata.  Mi gxoje igxis instruisto de Esperanto por du brilanimaj gefratoj: Erik kaj Rebeka, sed mi timas ke mi pli ludadis gxue kun ili ol instruis.

 

 

 

 

 

 

Krom tio, mi nur restis endome pro la malsano.  Sed tiu lernigis ion al mi: sane mangxi.  Mi decidis tie sane mangxi, kuiri kaj dormi, jen tio, ke alveninte Svedion tre sana mi estis.  Sed, mi ne povis eviti iri al la urba karnavalo (imagu, mi estis sxtelita en Germanio, miajn sxusxnurojn ili sxtelis senkompate), kaj rondiri la kastelon sur la monto (mi ne certas cxu tio estas permesate, versxajne neniam mi ekscios).


En Lille logxas nun tre granda amiko mia, Joao, Johano por la esperantistoj, li logxis antauxe en la sama kvartalo kiel mi, nun li studas kemian ingxenieradon en tiu cxi urbo nordfranca.

 

 

 

 

 

 

 

Fakte mi estas respondeca pri lia esperantisteco, kiam li foriris Brazilon mi senmalice jxetis en sian valizon esperanto-lernolibron, post jaro li sendis retmesagxon al mi en Esperanto!  Kaj tuj poste mi venis al Euxropo kaj venigis lin al la Internacia Seminario en Germanio (nun li flue babilas).  Multon li helpis al mi prepari miajn prelegojn, li preskaux igxis BEJO-Atasxeo 1 kaj 1/2.  Probable li aligxos al mi en la fina monato de mia vojagxo.

Do, mi volegis viziti lin por semajno kunesti, kaj tion cxi mi faris, mi kontaktis la lokajn esperantistojn, kaj Katja, Catherine Boen, igxis mia verda kontakto en Lille.  Sxi cxion volonte organizis!

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kian surprizon mi spertis, Katja estas sprita biciklantino, mi pensis ke mi longe biciklis kiam mi iris de Campinas al la sudo de Minas Gerais (brazila provinco), 160 kilometrojn kun montaraj kaj tervojaj partoj.  Sed sxi jam biciklis pli ol 800 kilometrojn.  Nekredeble!

Marde mi mangxis tre bonguste cxe sxi kaj babiladis posttagmeze gxis la horo de la esperantaj lecionoj cxe la universitato, tiam mi iom parolis pri Brazilo kaj invitis ilin al nia venonta Brazila Kongreso cxe Rio de Jxanejro, de la 8-a gxis la 13-a de Julio, senpaga al eksterlandanoj (jen pagita reklamado, palpebrumon).  Estis du klasoj.  Kaj imagu kiam ili finigxis la universitato estis tute fermita, kaj ni havis veran problemon eliri gxin!

 

 

 

 

 

 

 

Post tiu tago mi forte gripe malsanigxis.  Pro tio mi ne elirirs multe domon kaj cxefe babilis kun Johano pri la vivo, pri astrologio, pri niaj perceptoj pri la mondo, pri frenezaj teorioj kaj pri aferoj rilataj al inoj.  Niaj konversacioj estas bonegaj, tiu ulo estas nekredeble inteligenta kaj ni du estas tre bonaj kunpensantoj.  Ni ankaux ege amuzigxis grimacante al fotilo.

 

 

 

 

 

Vendrede okazis cxe la domo de Katja la prelego pri brazila muziko, multaj cxeestis.  Gxi dauxris du horojn kun ricxa mangxopauxzo.  La respondo de la publiko estis bonega, kaj mi pensas ke kelkajn mi ecx interesigis pri Brazilo kaj gxia muziko!

 

 

 

 

 

 

 

 

Krom tio, mi ekkonis la universitatan etoson de Johano kaj liajn amikojn, estis tre tre bone!


la 6-a semajno de BEJO-Atasxeo en Euxropo.


Jen mia unua semajna raporto gekaraj, mi sendos
cxi tiujn vojagxraportojn cxiusemajne ekde nun,
cxi tiun mi sendos plenan.  Sed ekde venontsemajno
mi sendos parton, kaj ligilon al la plena raporto, de mia
lancxota retpagxo kun fotoj, filmetoj, kalendaro kaj
raportoj.

En la komenco de la vojagxo mi iom suferis cxar mi
volis organizi la aferojn brazilstile, sed mi jam adaptigxis,
kaj la plej bona frukto de mia adaptigxo estis la lasta
tuluza semajno.  Vere Tuluzo enhavas multajn
esperantistojn.

Antaux iri al Tuluzo, mi telefonvokis al mia korespond-
amikino Katrin, ni jam korespondadas de du jaroj, kaj diris
"mi estas en Euxropo"; mi klarigis miajn celojn al sxi.
Sxi simple respondis: "Do, cxu vi volas prelegi?  Ahan!"

Alveninte en Tuluzon mi perceptis ke sxi bonege
min komprenis.

Unue mi estis tre kore akcepitita de sxia familio, tio
estas de sxia kunulino Marie kaj ties cxi filo Maxime.
Mi povis bone ripozi de la longdauxra trajnveturo de
Wheil am Rhein en Germanio.

Sed lunde, jam okazis la unua aktivajxo, sxi venigis
min al la liberecana radio por esti intervjuta kaj ludigi
brazilan muzikon.  Kiki ride salutis nin, kaj mi
forgesis la liston de la kanzonoj kiuj estis en la KD
hejme!  Do Kiki elektis hazarsde, kaj bonsxance cxiuj
kanzonoj bonis kaj ni ecx finis pere de "Marborda
Galopo" de la cearaa artisto Tarcisio Lima, sed dume
ni ludigis Chiquinha Gonzaga, Tico Tico kantita
de Carmen Miranda, Chico Buarque, Elis Regina,
Jorge Ben Jor kaj Uakti.  Estis bele.

Marde ni promenis en la urbo.  Tuluzo estas belega
cxiuj brikoj tuluze rugxas, cxarmega urbocentro.



 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Poste, merkrede antauxvespere Danielle kaj Annie
veturigis min al ilia vilagxeto Belcastel, tra kiu ili
min rapide promenigis.  Nekredeble cxarma kaj
historihava urbeto.  Poste ni kunirirs al la esperanta
"kurso" gvidata de ili por ke mi prelegu kaj babilu
pri brazila kulturo kaj muziko.

Estis nekredeble agrabla etoso, la kurso ne havis
fiksitan lokon, gxi cxiam okazas en la domo de unu
el la kursanoj, kaj la gastiganto preparas kukon kaj
servas teon.  Fakte tiu kurso estas senkulpigo por
ke tiuj amikoj kiuj logxas en kamparaj vilagxoj povu
renkontigxi cxiusemajne!

Do ni sidigxis cxirkaux la fajro kaj cxiuj sin
prezentis kaj diris tion, kio oni scias pri Brazilo.
Poste mi sidigxis cxe la sonaparato kaj parolis
pri la historio kaj eco de brazila muziko,
auxskultigante ilin.  Cxiuj gxuis.  Estas interesa
la historio pri la eko de cxi tiu kurso, tiuj gepatroj
veturigis la infanon al fora vilagxo por ke ili havu cirkajn
lecionojn, kaj ili devis atendi nenionfarante dum
unu horo kaj duono.  Ili kunpensis, ni povus fari
ion utilan dum tiu tempo, la unua ideo estis lerni
la hispanan, hispanan instruiston ili ne trovis.
Danielle proponis "ni lernu do esperanton!".


Jxauxde ni denove promenis en la urbo, kaj vespere
mi preparis tapiokumuadon por mia karegaj
gastigantoj, ili sxatis tapiokon, speciale la knabo,
Maxime.

Vendrede matene mi vizitis Vinilkosmon!  Kie multaj
esperantaj bandoj surbendigas KDojn!  Flo, la estro
kondukis nin dum la vizitado, estis bonege, kaj poste
li montris kelkajn lancxotajn materialojn, kaj mi
garantias al vi amikoj, kelkaj el ili furoros.

Vendrede vespere okazis la plej grava evento,
la prelego por la tuluza grupo, multo partoprenis gxin,
sed nur povis esti unuhordauxra, tamen tiu horeto
interesigis onin pri Brazilo.

Poste ni iris kune al vegetarana restoracio, kie Radiohead
veturigis min al ilia vilagxeto Belcastel, tra kiu ili
min rapide promenigis.  Nekredeble cxarma kaj
historihava urbeto.  Poste ni kunirirs al la esperanta
"kurso" gvidata de ili por ke mi prelegu kaj babilu
pri brazila kulturo kaj muziko.

Estis nekredeble agrabla etoso, la kurso ne havis
fiksitan lokon, gxi cxiam okazas en la domo de unu
el la kursanoj, kaj la gastiganto preparas kukon kaj
servas teon.  Fakte tiu kurso estas senkulpigo por
ke tiuj amikoj kiuj logxas en kamparaj vilagxoj povu
renkontigxi cxiusemajne!


 

 

 

 

 

 

 

 

 

Do ni sidigxis cxirkaux la fajro kaj cxiuj sin
prezentis kaj diris tion, kio oni scias pri Brazilo.
Poste mi sidigxis cxe la sonaparato kaj parolis
pri la historio kaj eco de brazila muziko,
auxskultigante ilin.  Cxiuj gxuis.  Estas interesa
la historio pri la eko de cxi tiu kurso, tiuj gepatroj
veturigis la infanon al fora vilagxo por ke ili havu cirkajn
lecionojn, kaj ili devis atendi nenionfarante dum
unu horo kaj duono.  Ili kunpensis, ni povus fari
ion utilan dum tiu tempo, la unua ideo estis lerni
la hispanan, hispanan instruiston ili ne trovis.
Danielle proponis "ni lernu do esperanton!".



 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Jxauxde ni denove promenis en la urbo, kaj vespere
mi preparis tapiokumuadon por mia karegaj
gastigantoj, ili sxatis tapiokon, speciale la knabo,
Maxime.

Vendrede matene mi vizitis Vinilkosmon!  Kie multaj
esperantaj bandoj surbendigas KDojn!  Flo, la estro
kondukis nin dum la vizitado, estis bonege, kaj poste
li montris kelkajn lancxotajn materialojn, kaj mi
garantias al vi amikoj, kelkaj el ili furoros.

Vendrede vespere okazis la plej grava evento,
la prelego por la tuluza grupo, multo partoprenis gxin,
sed nur povis esti unuhordauxra, tamen tiu horeto
interesigis onin pri Brazilo.

Poste ni iris kune al vegetarana restoracio, kie Radiohead
estis ludata, kaj kie ni amuzege babilis.  Mi komencis
mezepoke ludi la mezepokan ludon el mezepoko
pri mezepoko.  Sed pri tiu mezepokajxo mi mezepoke
klarigos mezepokvenontraporte, cxar se mezepoka mi
ekmezepokas iomete mezepoke tiam mi ne plu tenas
mian mezepokadon.  Uff... tio estas vera mezepoke
malvirta manio.

Sabate okazis la junulara klacxomangxo, cxeestis junuloj,
mi preparis paston kun freneza sauxco kaj caipirinha!
Estis amuzege, ni dauxre amuzigxis pere de la mezepoka
ludo.  Finfine, dimancxe mi gxoje renkontis nian karegan
Jomon por promeni kaj babili kune kun Anne Sophie, kiu
estis lernanto de esperanto.  Jomo estas nekredeble simpatia
ulo.

Kaj nun mi entrajnas survoje al Lille, norfrancio kaj mi
skribadas.

Gxis la venonta semajno!


PS: Al miaj karaj amikoj kiujn mi ne respondas, estu bonvole
paciencaj cxar malofte mi havas interreton. (Mi mem ne kredas
je tio)

estis ludata, kaj kie ni amuzege babilis.  Mi komencis
mezepoke ludi la mezepokan ludon el mezepoko
pri mezepoko.  Sed pri tiu mezepokajxo mi mezepoke
klarigos mezepokvenontraporte, cxar se mezepoka mi
ekmezepokas iomete mezepoke tiam mi ne plu tenas
mian mezepokadon.  Uff... tio estas vera mezepoke
malvirta manio.

Sabate okazis la junulara klacxomangxo, cxeestis junuloj,
mi preparis paston kun freneza sauxco kaj caipirinha!
Estis amuzege, ni dauxre amuzigxis pere de la mezepoka
ludo.  Finfine, dimancxe mi gxoje renkontis nian karegan
Jomon por promeni kaj babili kune kun Anne Sophie, kiu
estis lernanto de esperanto.  Jomo estas nekredeble simpatia
ulo.



 

 

 

 

 

 

 

 

Kaj nun mi entrajnas survoje al Lille, nordfrancio kaj mi
skribadas.

Gxis la venonta semajno!

Kisojn al cxiuj!!!


PS: Al miaj karaj amikoj kiujn mi ne respondas, estu bonvole
paciencaj cxar malofte mi havas interreton. (Mi mem ne kredas
je tio)


© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help